Virta pagano aŭ virta paganismo estas koncepto de la Kristana teologio simila al tiu judisma" de Justuloj inter la popoloj, kaj alfrontas kaj solvas la problemon koncernantan paganoj kiuj ne povis ricevi la bapton kaj do akiri la sanon liveritan de Kristo (iam oni kredis ke la unika vojo por la saviĝo estis la bapto), kaj tamen al kristanoj ŝajnis ke ilia justa kaj virta vivo meritus la savon kvazaŭ tiu virta viro estus akceptinta evangelizadon.
Ion de tiu spontana “mizerikorda” vidpunkto oni povas devenigi el principo de iuj Patroj de la Eklezio “anima humana naturaliter christiana” (animo homa nature kristana) Ĉi-rilate teologoj elpensis Limbon kiel loko-situacio en kiu infanoj nebaptitaj kaj tiuj virtuloj povis eviti la inferon. Inter katolikoj la limba solvo trovis subtenon en la Roma Katekismo dirita ankaŭ katekismo de la Trenta Koncilio. Hodiaŭ la kristanaj teologioj solvas la problemon per la koncepto de la universala dia filiiĝo realigita per la enkarniĝo, de la Difilo, kiu, kvankam realiĝinta en determinita tempo, estis operacio por ĉiuj homoj de tiuj tempoj.[1]
En la medio katolika Karl Rahner uzis por la fina savo de neevangelizitoj la koncepto de anonima kristano, nome tiu kiu ne konis sed meritis per la graco la finan savon.[2]
Inter la savitoj neevangelizitaj sed virtaj, poeto Dante Alighieri, certe altirita de la kristana teologio, en la Dia Komedio lokigas en la unua rondo de la Infero (simila al la Limbo) serion da virtaj paganoj inter kiuj Homero, Horacio, Ovidio, kaj Lukano, kaj aparte ankaŭ Saladino islama generalo venkistoj de krucmilitistaj armeoj. Aliaj "savis" ankaŭ Aristotelon kaj Platono...
"La virta paganismo" fariĝis grava objekto por Romantikismo kunlimanta kun la revivaloj de vikingoj kaj nordeŭropaj mitologioj aŭ kun la entuziasmo pro remalkovro de la pagana filozofio de la islandaj sagaoj. Aŭtoroj kiel Tom Shippey subtenas ke la elpensaĵo de la trilogio de la “Sinjoro de l’ Ringo” de John Ronald Reuel Tolkien, lokigita en imagita antaŭkristana paseo, baziĝas signifkvante sur la koncepto pri virta paganismo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search